Nia lingvo agnoskita en antikva universitato
Kolegio Ghislieri en Pavio, kie studas kaj loĝas c-ano Alessio Sacha Giordano, sekretario de Itala Interlingvistika Centro, estas unu el la plej gravaj kaj antikvaj universitataj kolegioj en Italio, fondita en 1567 de papo Pio la Kvina. Kolegianecon oni atingas nur per publika konkurso laŭ la titoloj kaj la studaj meritoj.