Literatura kafejo en Budapesto skajpe alirebla
HeKo 633 6-B, 11 feb 17
Naŭ personoj estas jam kuplitaj al specifa adreso, kiu ebligos ilian skajpan konekton al la literatura kafejo, organizata de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto. Ili estas preskaŭ ĉiuj membroj de Esperanta PEN-Centro, tial ke ĉi-lasta aŭspicias la aranĝon.