Borsa analizo de Esperantio, aŭg-sep 2019
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
En 2020 ne plu ekzistos la periodaĵo La Ondo de Esperanto. Ĝi jam mortis antaŭ ne longe kiel papera revuo pro poŝtaj kostoj kaj malkomfortaj veturadoj, ĝi definitive forpasas eĉ kiel retgazeto pro “la malboniĝo de la vidkapablo de la redaktoro”, s-ro Aleksander Korĵenkov.
La eliranta Konsulo kaj ĉefkandidatoj de ĉiuj listoj principe interkonsentis pri la dato kaj loko de la inaŭgura parlamenta sesio en 2020: Budapeŝto, vendredon la 18an de marto. La sesio koincidos ankaŭ kun la inaŭguro de la nova sidejo de la Orienta Legacio.
Esperanta Naturamikaro partoprenis en la jarkonferenco de Naturfreunde International hodiaŭ en Heilbronn (Germanio), pere de sia delegito, c-ano Giorgio Silfer.
La ĉefaj punktoj en la tagordo estis la financa situacio kaj la preparo de la 125-jara jubileo de la organizo, celebrota per aparta eventaro en Vieno, koincide kun la internacia kongreso.
Du elstaraj prelegantoj aludis al la krizo kaj probabla bankroto de Universala Esperanto-Asocio, dum siaj intervenoj ĉi-jare en ARKONES. La unua estis s-ino Barbara Pietrzak, eksestrarano de UEA, dum sia prelego pri Ada Sikorska kaj Heroldo de Esperanto. La dua estis c-ano Giorgio Silfer, dum sia prelego:
La Blanka Listo estas liverita kaj oficialigita. Ĝi enhavas dek tri gekandidatojn, kiujn gvidas senatano Anna Bartek (Anjo Amika) kaj forumano Abasi Nshimirimana, rezidantaj en Hungario, respektive Burundio. Ili ambaŭ estas religie aktivaj: la unua kiel membro de reformita eklezio, la dua kiel islamano.
Sekvas kiel tria
“De polaj ĝis italaj aŭtoroj: la rolo de kompara literaturo en la esperanto-tradukoj” estis la temo de la prelego de prof. Giorgio Silfer, invitita de la Universitato de Lodzo al la Sesa Internacia Konferenco de Tradukologio, 20-21 septembro 2019, organizita de la italistika katedro. La publiko, konsistanta el polaj italistoj, aŭskultis la prelegon en la lingvo de Danto.
La Verda Listo estas kompleta kaj oficialigita. Ĝi enhavas dek naŭ gekandidatojn, kiujn gvidas la elirantaj senatanoj Riichi Karibe kaj Julio Herrero, rezidantaj en Japanio, respektive Hispanio. Ili ambaŭ estis manaĝeroj: la unua en transnacia komerca entrepreno, la dua en ŝiphavena transirejo.
Sekvas laŭ alfabeta ordo:
Survojas al la abonantaro la oktobra numero (301) de “Literatura Foiro”, kies kovrilo kondukas al Laponio, kadre de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj. Ĝuste la lapona estas la temo de la eseo de Giorgio Silfer “La indianoj de Eŭropo”.
La hungarlingva verkisto, el juda origino, György Konrád ĵus forpasis en Budapeŝto, 86-jara. Li prezidis PEN Internacian kiam nia lingvo estis agnoskita kiel literatura, dum la mondkongreso en Santiago (Galegio), 10 septembro 1993. En tiu okazo li nerekte helpis nin, spite al la formala neŭtraleco de asemblea prezidanto.
C-ano prof. Giorgio Silfer festis hodiaŭ en familia privata etoso sian 70-jariĝon.
La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunvenis hieraŭ en Francio, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, kun skajpa partopreno de sen. Anna Bartek, kio garantiis la kvorumon.