Fakaj asocioj ekster la Universala kaj la Tutmonda
Dum la lastaj du jardekoj pli kaj pli da fakaj asocioj aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj ne havas kontakton kun la Universala en Roterdamo kaj la Tutmonda en Parizo.
Dum la lastaj du jardekoj pli kaj pli da fakaj asocioj aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj ne havas kontakton kun la Universala en Roterdamo kaj la Tutmonda en Parizo.
La Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj de la Verda, respektive de la Blanka Listo ankoraŭ ne komunikis siajn tutajn kandidatlistojn, sed oni eksciis ke la ĉefkandidatoj venos el tri kontinentoj.
Hodiaŭ estis subskribita ĉe notario la akto per kiu, danke al mecenatoj, Feminisma Esperanta Movado akiras la posedon de apartamento kies proprieto restas ĉe LF-koop. La apartamento estos administrata de Fondumo Pro Esperanto, kiel aliaj en Ĉaŭdefono
“La informo pri nia membronombro ne estas publika, ĉefe ĉar eksteraj rilatoj estas prioritato. Se oni scius la membronombron de TEJO kaj respondus senkonscie ekstermovade, tio povus krei grandajn problemojn al nia organizo.
La unua originala esperanto-dramo kun afrika temo kaj afrika medio ne premieros dum la kontinenta kongreso planita en Buĵumburo, fare de ANEB kaj de la Afrika Komisiono de UEA.
La grandaj jardeficitoj de Universala Esperanto-Asocio interalie akumuliĝas pro superegoa tendenco “kovri” ĉion, kaj tial perdadi monon. Ekzemple, kvardek mil guldenoj estis tiel forĵetitaj por kovri la nigran truon de “Indiĝenaj dialogoj” (responsis Buller kaj Corsetti, kun posteuma beno de la Komitato en 2006).
Se oni ne konsideras kastelon Greziljonon, la du plej grandaj Esperanto-Domoj en Eŭropo situas en Roterdamo kaj Ĉaŭdefono. La unua fariĝis simbolo de Universala Esperanto-Asocio, kiu proprietas ĝin, dum la dua (proprieto de Kultura Centro Esperantista) nur parte emblemas la alternativan formulon de nia lingva kolektivo, nome la Esperantan Civiton.
La Konsulo kunvokis la Kapitulon al Angulemo, ĉe la vickonsulo pri klerigado, por la 11a de septembro 2019, posttagmeze.
La tagordo enfokusigas la elektojn por la Senato, okazontajn ĉi-aŭtune, kun skrutinio la 15an de decembro. Ĝis nun estas certe ke konkuros almenaŭ du kandidatlistoj (Blanka kaj Verda).
Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo modifis plurloke la regularon de kunlaboro, per voĉdonoj dum la ĵusaj UK kaj IJK.
La arkivestro de CDELI, s-ro Claude Gacond, formale proponis la urban bibliotekon de Ĉaŭdefono kiel deponejon por la historia arkivo de Universala Esperanto-Asocio, kiun Roterdamo volus fordonaci, kune kun la asocia biblioteko. La kandidatiĝo okazis per letero al la prezidanto de UEA, prof. Duncan Charters.
“Heroldo de Esperanto” atingis la numeron 2300an (septembro 2019): kvazaŭ minora jubileo survoje al la centa datreveno de la fondo, kiun la nuna posedanto kaj eldonanto, Kultura Centro Esperantista, celebros en aprilo 2020.
Pli ol semajno kun kursoj, ekskursoj, ludoj, filmoj; kaj en la fino eĉ ventrodanco kaj vespera koncerto. La programo de la ĉi-jara Esperantologia Fakultato en KCE estis aparte intensa kaj riĉa: instruis Cesco Reale, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.