Pozitiva 2018 por Esperanta PEN-Centro
Ekde 2017 ne plu deficitas la jara spezkalkulo de Esperanta PEN-Centro, kaj tiu pozitiva tendenco firmiĝis en 2018. La financa raporto liverota al la Asembleo (en Lombardio, 24 majo 2019) ree prezentas modestan profiton, kaj la bilanco estas praktike senŝulda.