Nova adreso por la administrejo de "Literatura Foiro"
La svisa poŝto decidis ke ekde 2022 la poŝtfakoj en la oficejoj ne estos plu senpagaj. La luo kostos dum tuta jaro kiom la manĝoj por dek partoprenantoj en septaga seminario de Afrika Esperanto-Instituto, kaj oni decidis ŝpari tiom da mono fermante la faman leterkeston 311 en Ĉaŭdefono, kiu dum jardekoj servis al ĉiuj establoj en strato Postiers 27.