Rekviemo pri la Centraj Oficejoj (1905-2021)
Sekve de la kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, rifuzinta la Zamenhofan proponon krei “Internacian Centran Komitaton”, generalo Sebert iniciatis kaj plejparte financis Esperantistan Centran Oficejon (CO), en strato Clichy 51, Parizo. Lia dekstra brako nomiĝis Gabriel Chavet, dungita kun salajro: la unua “direktoro” (fakte: sekretario) de CO.