Memore pri renkonto kun s-ino Mubarak
Sen. Perla Martinelli havis la okazon renkontiĝi kaj interparoli kun la edzino de la kontestata prezidento de Egiptio, s-ino Suzanne Mubarak.
Sen. Perla Martinelli havis la okazon renkontiĝi kaj interparoli kun la edzino de la kontestata prezidento de Egiptio, s-ino Suzanne Mubarak.
C-ano Koffi Gbeglo, kies simplaj demandoj jam nervozigis la UEA-komitatanojn, ĝis tioma grado ke li estis forbarita de ties diskutlisto, same simplajn komencis fari al la estraroj de UEA kaj ILEI pri la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, tie nomata (en plumpa traduko) “referenckadro”.
Al la kandidatoj akceptitaj per la unua selekto por la tria Afrika Esperantologia Semajno aldoniĝas tiuj de la dua selekto, bazita sur la listo indikita de la paktinta establo SIPU, kunorganizanto de AfrES 3.
Temas pri du personoj ne partoprenintaj en AfrES 2, antaŭ tri jaroj: Georges Nindorera kaj Eric Nsengiyumva.
Tri paktintaj establoj asembleos en Milano komence de junio 2011, kvazaŭ korolarie al la parlamenta sesio de la Esperanta Civito, kaj al la festo pro la deka datreveno de la promulgo de la Konstitucia Ĉarto.
La lasta ordinara sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito dum la mandato 2007-2011 okazos en Milano 2-3 junio 2011, ĉe la sidejo de la Regiona Konsilio de Lombardio.
La agonio de la kurtonda radio daŭras de dudeko da jaroj. La esperanto-elsendoj estingiĝas kune kun ĝi. Ne gravas kiom da homoj aŭskultas tiujn elsendojn: la reagoj en esperanto estis pli ol la duono de ĉiuj reagoj ĉe la kurtonda ORF, sed Vieno samtempe malŝaltis ĉiujn lingvojn.
Estimata Prezidanto, estimata Kanceliero,
Nome de la Esperanta Civito, kiun vi honoris per invito al ĉi tiu grava tago, ni partoprenas en la ĝojo pro la ĵusa promulgado de la Konstitucia Ĉarto de la Kabinda Respubliko, ĉi tie en Bruselo, ene de palaco de Eŭropa Unio.
“Verdaj vojo” estas usona koncepto. Ili ne estas simple sinonimo por ciklovojo, ĉar ili devas respondi al pli rigoraj normoj rilate al deklivo, larĝeco kaj alireblo por diversaj uzantoj.
Sub la kunordigo de sen. prof. Giorgio Silfer, kiu kune kun d-ino Meg Bianchi reprezentas Kulturan Centron Esperantistan ĉe la ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo), verva studgrupo okupiĝis pri didaktika materialo prepare al lingvotestaj sesioj, lastan semajnfinon en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.
Estas plenumita la unua selekto de partoprenontoj en la tria Afrika Esperantologia Semajno, okazonta en Buĵumburo komence de marto 2011.
C-ano Adjévi Adjé plendis publike ke “malhelpoj ankaŭ montriĝis kaj ni ne komprenis kial neniu el la Esperanto-Klubo Unuiĝo de Verdaj Amikoj (UVA) estas en la renovigitaj gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kvankam kelkaj bone kandidatiĝis kaj provis siajn kapablojn dum antaŭaj jaroj labori por la asocio.” Antiraŭmisto legis tion en diskutlisto kontrolata de
Kreskis la stabo de Kultura Centro Esperantista en 2011: pli da deĵorantoj kaj pli da komitatanoj. Unuafoje fakte la kalendaro de ĉeestoj estas planita tra la tuta jaro, kun kvin deĵorantoj (el Rusio, Pollando, Kroatio, Israelo, Bulgario) kiuj kovros la monatojn de februaro al decembro, plus unu kuiristino (el Italio) dum la tuta aŭgusto, plus unu faklaboristo por la domflegado.