Pli vasta stabo por KCE en 2011

HeKo 469 2-B, 29 jan 11

Kreskis la stabo de Kultura Centro Esperantista en 2011: pli da deĵorantoj kaj pli da komitatanoj. Unuafoje fakte la kalendaro de ĉeestoj estas planita tra la tuta jaro, kun kvin deĵorantoj (el Rusio, Pollando, Kroatio, Israelo, Bulgario) kiuj kovros la monatojn de februaro al decembro, plus unu kuiristino (el Italio) dum la tuta aŭgusto, plus unu faklaboristo por la domflegado. Escepte de ĉi-lasta (rekrutita de Fondumo Pro Esperanto), ĉiuj estas selektitaj de LF-koop, kadre de interkonsento kun KCE; preskaŭ ĉiuj havas la esperantan civitanecon kaj ĉiuj estas volontuloj.

Ankaŭ la Komitato kreskis: aldoniĝis ĉi-semajnfine du kooptitaj membroj, ges-roj Elisabeth kaj Dominique de Mestral. La unua el ili estas la vicsekretario, efektive sekretario “ad acta”, ĉar la nuna sekretario, c-ano Daniel Muhlemann, ne plu povas plenumi la oficon pro grava malsano: li restas nur nominala sekretario, ĝis la fino de 2011, koincide kun la mandatofino de la Komitato. La Asembleo, kunveninte hodiaŭ en ordinara sesio, ratifis la ŝanĝon.

La fortiĝo de la strukturo, rilate al la homaj resursoj, koincidas kun malfavora financa konjunkturo: KCE multe elspezis pro la renovigado de la domo. Sed ĝuste por reekvilibrigi la bilancon oni bezonas pli da homoj por pli da aktivecoj.

Eblas subteni la kultucentron per donaco tra la svisa poŝta konto 23-2921-8. Pli da detaloj ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.