Alvoko por savi Greziljonon kaj La Kvinpetalon
La du kulturaj esperantaj centroj en Francio[, Kastelo Greziljono kaj La Kvinpetalo,] travivas grandajn malfacilaĵojn. De kelkaj jaroj, ili frontas almenaŭ similan problemon: malkresko de la partoprenantoj en la staĝoj. Konsekvence, krom ĉiama almozpetado, ili ne plu povas efike prizorgi siajn bienojn.