EKRA-2008 en Razgrado
Kun la partopreno de pli ol tridek gastoj el la lando pasis la tradicia Esperantista Krea Esperanto-Renkontiĝo (EKRA) en Razgrado (Bulgario), 6-8 junio 2008, organizita de la Esperantista Kulturdomo “D-ro Ivan Kirĉev”. Dum ĝi dek novaj esperantistoj ricevis siajn diplomojn (nivelo A.1) kaj kvin pro sukcesa partopreno en paroliga kurso (nivelo A.2).