Precizigo pri la renkonto en Vilno

HeKo 358 1-C, 4 jun 08

Koncerne la renkonton de UEA-estraranoj kun membroj de la Kapitulo en Vilno, 27 majo 2008, la Kapitulo precizigas ke:

1) la renkonto estis iniciatita de la Esperanta Civito, kies Vickonsulo en dato 2 majo 2008 sendis inviton al la UEA-estraranoj ĉeestontaj en Vilno;

2) dekomence la grado de formaleco estis lasita al la decido de la UEA-estraranoj: ili preferis neformalecon, kaj tial la renkonto disvolviĝis en aparta saloneto de restoracio, anstataŭ institucia sidejo;

3) efektive la neformaleco estis deviga elekto, ĉar la UEA-estraro ne povis ĉeesti kvorume (nur du, poste tri, el sep membroj), dum la Kapitulo kvorumis (tri el kvin): sen specifa delego al traktativo, la unua subjekto povis celi nur neformalan kunsidon, dum la dua ne bezonis tian delegon;

4) la renkonto havis tamen efektivan oficialecon, ĉar la kondiĉo por partopreni estis la estraraneco respektive kapitulaneco: aliaj personoj, kiuj emis kaj povus ĉeesti, ne estis allasitaj al la renkonto (eĉ se gravaj en la respektivaj subjektoj);

5) neniu dokumento estis submetita al la renkonto por diskuto aŭ aprobo;

6) la gazetara komuniko aperinta en HeKo estis kunredaktita de s-ino Barbara Pietrzak kaj c-ano Giorgio Silfer: ili kunredaktis (kaj subskribis) la komunikon laŭ komisio de la respektivaj partioj;  por la Konsulo la komisio ne necesis, ĉar laŭ la Konstitucio li estas la proparolisto de la Esperanta Civito, dum s-inon Pietrzak delegis la UEA-estraranoj surloke;

7) ne estis interparolo pri estonta simila renkonto: tio ne signifas ke ĝi ne okazos, simple ĝi ne estas antaŭvidita; probable, ĉar la unua invito venis de la Kapitulo, la duan devus iniciati Universala Esperanto-Asocio; same probable, tiu nova renkonto devus okazi inter partioj kiuj estas ambaŭ plenpotencaj, kaj ne nur unu kiel ĵus (en UEA la reprezentivo estas malpli difinita ol en la Esperanta Civito).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.