Petskriboj por eniri la Pakton
Du establoj petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, dum la lastaj semajnoj. Iliaj petskriboj estos traktataj de la Forumo komence de junio 2011 en Milano.
Du establoj petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, dum la lastaj semajnoj. Iliaj petskriboj estos traktataj de la Forumo komence de junio 2011 en Milano.
En tiu ĉi unua trimestro de la jaro 2011, en la medio de UEA oni legis multon pri la membrofalo de la asocio. Tio multe zorgigas UEA-membrojn. Jam ĉe la komenco de la dua mandato de Probal Dasgupta kiel prezidanto (2010-13) la UEA-estraro konsciis pri la afero kaj oni eĉ proponis retmembrecon.
Per granda streĉo, pro la vakanta posteno de la ĉefredaktoro, iĝis prespretaj du numeroj de “Heroldo de Esperanto”: la tria de 2011 kaj la afrika numero, speciala eldono fermanta la kolekton de 2010. Ili estos senditaj baldaŭ kune, ĉar la lasta numero ankaŭ estas parte dediĉita al Afriko.
Koincidante kun la dato de la morto de Zamenhof, la 14a de Aprilo estas celebrata kiel la Tago de niaj pioniroj, kiam ni memoras pri niaj forpasintaj elstaraj esperantistoj.
Mark Fettes ripetas sin, nome la konceptojn el Prago 1996, per la ĵus publikigita unua raporto de la UEA-Komisiono pri strategiaj demandoj.
Morgaŭ la Esperantianoj celebros unu el siaj kvar festotagoj. La 14a de Aprilo estas la Tago de ĉiuj pioniroj: koincide kun la dato de la morto de Zamenhof, la esperanta popolo memoras pri siaj forpasintaj eminentuloj.
Kooperativo de Literatura Foiro akceptis la proponon partneri al Societo Internacia por la Paco Universala por organizi Esperanto-Kongreson pri Afriko, ĉirkaŭ Pasko 2013, do tuj post la pluva sezono, dum la klimate plej agrabla momento en la jaro.
Precize antaŭ kvindek jaroj, la 12an de aprilo 1961, la voĉo de Jurij Levitan heroldis pri la unua flugo de homo al la kosmo. La vojaĝo de Jurij Gagarin al la steloj daŭris mallonge, sed signis gravan paŝon en la evoluo de la homa socio. La gravecon atestas la fakto, ke senkonteste la nuna Rusio akceptas kiel propran heroon tiun kampardevenan oficiron de la sovetia epoko.
Laŭ komisio de la Konsulo, la legacio 2 de la Esperanta Civito enketis pri la kazo David Kelso. Tre grava estis la helpo de korespondantino kiu ofte loĝas en Kalabrio, en la sama provinco kie malaperis David Kelso. Jen la koncerna raporto.
Akurate aperis la 250a numero de “Literatura Foiro”, aprilo 2011. La dekoble arĝenta jubilea numero ekas per artikolo de Márton Fejes pri poemo de Julio Baghy en traduko de Kálmán Kalocsay: ĝi enkondukas la legantaron al la generacio de la Dekunua.