Ortega pri la retejoj en Esperantio
Malantaŭ ĉiu informo-arkitekturo kaŝiĝas potenco-arkitekturo. La elekto de TTT-iloj esprimas en si mem eble pli profundan kaj pli sinceran politikan mesaĝon ol la vortoj en la komunikoj, novaĵoj…
La plej popularaj esperantlingvaj retejoj ebligas nur partoprenon; fakte nun post iom da esplorado mi kredas ke eĉ partopreno lamas en tiuj retejoj. Sed pri kiuj retejoj mi parolas?