Lex Argentaria normigas la Civitan bankon
La Senato de la Esperanta Civito aprobis hieraŭ en Landerono (kunsidante en salono de la admirinda mezepoka urbodomo) la leĝoproponon pri la Civita banko, registrita kiel “Lex Argentaria”. Sekve de tiu aprobo instaliĝas la unua Fonduma Konsilio, konsistanta el tri gecivitanoj: Pierre Berger, Marie-France Conde Rey, Giorgio Silfer.