PIV2 pirate enretigita

HeKo 437 6-A, 14 maj 10

Plena Ilustrita Vortaro (la Varingjena, 1970) estis pirate represita en Irano antaŭ trideko da jaroj. Plena Ilustrita Vortaro 2 (la Duka, 2002) estas pirate enretigita kaj plu deŝutebla el la reto, se vi havas multe da libera tempo kaj senpaga papero — kio plej ofte estas la kazo de dungitoj en publikaj administracioj.

ALTE-seminario por enmigrantoj

HeKo 437 2-C, 11 maj 10

Esperanto estis reprezentita de d-ino Meg Bianchi, nome de Kultura Centro Esperantista, hodiaŭ dum la seminario de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj en Romo, specife dediĉita al la lingvotestado kiel antaŭkondiĉo por restadpermesoj kaj ŝtataniĝoj ene de Eŭropa Unio.

Literatura Foiro 244, vere beletra

HeKo 436 7-B, 9 maj 10

La aprila numero de “Literatura Foiro” en 2010 (244a, en la 41a jarkolekto) estas vera vitrino de la beletro en nia lingvo.

Originala literaturo: uverture la poemo “Miraĝo” de Lenke Szász, premiere la specimeno “Onklo Elmaru” el la nova romano “Flugi kun kakatuoj” de Trevor Steele, poeziaj debutoj de du rumanaj lernantinoj, Daniela Ungurean kaj Petronela Hojbota.

FEM asembleos en Svislando

HeKo 436 5-B, 8 maj 10

La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado kunsidos en Ĉaŭdefono 17 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.

La tagordo inkluzivas la temojn devigajn laŭ la statuto, krome estos diskuto pri la nemoveblaĵo akirebla de FEM kaj pri la progresoj en Afriko, precipe Kongolando kaj Togolando.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.