Plu vundas tiu bruna triangulo
Prezentite kiel unu el la plej gravaj eventoj dum la hispana prezido de Eŭropa Unio, hieraŭ kaj hodiaŭ disvolviĝas en Kordovo la dua pinta konferenco pri la inkludo de roŭmoj en EU, kadre de la Internacia Cigana Tago.
Prezentite kiel unu el la plej gravaj eventoj dum la hispana prezido de Eŭropa Unio, hieraŭ kaj hodiaŭ disvolviĝas en Kordovo la dua pinta konferenco pri la inkludo de roŭmoj en EU, kadre de la Internacia Cigana Tago.
Estas okazanta la unusola demokratia baloto, el la diversaj interne al Universala Esperanto-Asocio: la individua membraro sekrete renovigas unu dekonon de la Komitato, nome ses el sesdeko, krom eraro. La ceteraj komitatanoj ne estas elektitaj, sed nomumitaj de la landaj asocioj, aŭ en dua vico alelektitaj de la B- plus A-komitatanoj.
Kooperativo de Literatura Foiro unuafoje honoros la memoron pri siaj forpasintoj, per publika ceremonio la 14an de aprilo 2010 matene, en la Esperanta Panteono (antikva kremaciejo de Ĉaŭdefono), okaze de la Memortago de Ĉiuj Pioniroj. La oracion legos la vicprezidanto de LF-koop, sen. Perla Martinelli.
Mi estas Emeka Bright kaj mi loĝas en Jos Plateau ŝtato, Niĝerio. Se vi memoras, mi eĉ aliĝis al UK en Nederlando, 2008.
La usona intelektulo Ken Miner skribis en sia taglibro antaŭ ne longe pri “Pado-dependeco kaj Zamenhof-kultado”:
Sen. Anna Bartek kun doloro informas pri la forpaso de d-ro Ferenc Jáki, 16.11.1919 — 26.3.2010. Li estis honora membro de HEA kaj de UEA.
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prof. Probal Dasgupta, jam delonge deklaris la togolandan UEA-komitatanon Koffi Gbeglo “persona non grata”. La plej ĵusa apliko de tiu deklaro konsistas el la forpelo de c-ano Gbeglo el la UEA-komitata diskutlisto, kie li iĝis pasiva leganto, praktike kiel ajna esperantisto, ĉar tiu diskutlisto estas publike legebla.