Nur 50% de la EU-Parlamento subtenas Von der Leyen
El 719 voĉrajtaj deputitoj nur 360 hieraŭ subtenis ĉefkomisarinon Ursula von der Leyen, malaprobante la proponon de malkonfido kontraŭ ŝi, subtenatan de la dekstrema opozicio el secesiemaj suverenistoj; la mocio bezonis du trionojn de la esprimitaj 553, nome 302 jesojn — ĝi ricevis nur 175; dek ok la sindetenoj.