La Civito en pacifismaj kampanjoj
HeKo 327 1-C, 27 mar 07
“Mutiloj, amputoj, mortoj. Civiluloj estas la unuaj viktimoj de la grapolbomboj, danĝeraj dum jaroj post la ĵeto. En konferenco okazinta en Oslo fine de februaro 2007, la norvega ministro de eksteraj aferoj deklaris ke “jam estas tempo por konsenti, ke ni bezonas novan rimedon je internacia nivelo por malpermesi la grapolbombojn, kies konsekvencoj estas tute malakcepteblaj”.