TEJO bezonas plian apartamenton en Roterdamo
UEA aĉetis apartamenton por luigi ĝin al TEJO (je merkata tarifo), sed TEJO nun serĉas loĝejon en/apud Roterdamo por tri homoj kiuj volontulas en la Centra Oficejo.
TEJO anoncas ke “la volontuloj estas valoraj junuloj kiuj laboras por la bonfarto de la organizo. Helpi ilin signifas kontribui al la progresigo de esperanto”.