Dua afrikano en la Kapitulo

HeKo 657 5-C, 10 sep 17

Post sen. Chamberline Nguefack Zedong el Kamerunio, Konsulo, dua afrikano eniras la Kapitulon dum ĉi tiu mandato: temas pri c-ano Libéré Mudende el Burundio. Li transprenas la delegon pri socialaj aferoj, specife internacia kooperado kaj Tria Mondo.

C-ano Mudende estas parlamentano ekde 2006, ĉar delegito de paktinta establo (SIPU) ĉe la Forumo; tamen neniam kandidatis por la Senato. Li naskiĝis en 1974, el farmista familio, kvara el naŭ infanoj. Edukite en la runda kaj franca lingvo, li diplomiĝis pri geologio kaj laboras kiel estro de geologia servo ĉe ministerio en Burundio. Li eklernis esperanton en 2003. Edzo, kun tri gefiloj.

“Danke al miaj obeemo, memfido, lojaleco, helpemo al aliaj homoj kaj miaj fizikaj, spiritaj kaj intelektaj kapablecoj, mi deklaras min sincere kapabla por tiu posteno” skribis c-ano Mudende en pli frua motivdeklaro.

Ekster Afriko, neniu subjekto en Esperantio havas afrikanojn en sia ekzekutiva instanco, escepte de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.