Redaktistoj formotaj de AEI en Burundio
Afrika Esperanto-Instituto selektis la partoprenontojn en la staĝo por la formado de redaktistoj, kiu disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo (Bujumburo) dum februaro 2024.
Afrika Esperanto-Instituto selektis la partoprenontojn en la staĝo por la formado de redaktistoj, kiu disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo (Bujumburo) dum februaro 2024.
Pri la Esperanta Civito oni parolos 29 decembro 2023 matene en Wiesbaden dum jubilea Novjara Renkontiĝo, danke al prezento de la bildromaneto “Esperantio vivas” fare de sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo. Li klarigos la ideon utiligi komikson por informi pri la esenco kaj estonteco de tiu nova kaj unika subjekto, kaj pri la pozitiva efiko de tiu metodo.
Tradicia donaco por s-ro Claude Gacond en la ĉi-jara Tago de la Esperanta Kulturo: interesan libron alportis c-ino Perla Martinelli, prezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj sen. Giorgio Silfer, vicprezidanto de Pro Esperanto. Temis pri la sola vizito kiun la 92-jara eksdirektoro de KCE ricevis precize la 15an de decembro.
La naturamika Esperanto-Domo (la sola esperantista sidejo en Malago) festis la Tagon de la Esperanta Kulturo je la 15a de decembro 2023, kun la partopreno de pluraj geamikoj, inkluzive de longe forestintaj el esperantlingva medio kaj de aliaj venintaj eĉ el foraj andaluzaj urboj.
La lasta kunsido de la Kapitulo en 2023 hodiaŭ subtenis la proponon de la plej aĝa kapitulano, nome la Unua Vickonsulo, konfidi delegojn al nova vickonsulo, c-ano Ruben Fernandez.
La roterdama mistero konsistis el manko de respondo al la demando: kial en la Universala spezkalkuloj kaj buĝetoj konstante deficitas, spite al la manko de dungoj, aŭ pagendaj salajroj? La Komitato de UEA ĵus ricevis respondon kiu ne estas respondo, nome la anoncitaj deficitoj ne estas deficitoj.
La Tago de la Esperanta Kulturo alportas negativajn novaĵojn pri niaj arkivoj kaj bibliotekoj. Ili fontas el telematika debato dum la ĵusa Virtuala Kongreso organizita de UEA, registrita en formala protokolo. La plej ŝoka el ili venas el Anglio.
La Komitato decidis proponi al la Asembleo de Kultura Centro Esperantista liston de dek personoj honorotaj en memortabulo interna al la Esperanto-Domo. Temas pri la personoj kiuj heredigis al KCE (aĉetanto) sian bonhavon ĉe Gastejo Edmond Privat (vendanto), aŭ alimaniere finance partoprenis por garantii la savon de la iama Domo Naville por la esperanta popolo, en 1999.
La rekapitalizo de la Universala per vendo de la roterdama domo daŭre prokrastiĝas (baldaŭ du jarojn). Samtempe spezkalkuloj kaj buĝetoj konstante deficitas, spite al la manko de dungoj, aŭ pagendaj salajroj.
Detalan analizon pri la situacio de Kultura Centro Esperantista faris la Komitato dum sia kunsido en la Esperanto-Domo, 9 decembro 2023, sub la prezido de c-ino Perla Martinelli, en ĉeesto fizika de ĉiuj gekomitatanoj kaj invitita revizoro, krom unu virtuala alesto.
La 75a datreveno de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj bedaŭrinde atestas kiel fora estas la kompleta apliko de tiu fundamenta dokumento. Jure tion klarigas la fakto ke ĝi ne estas devontiga teksto. Eĉ en Esperantio la homaj rajtoj estas menciitaj preterpase en la statutoj de la plej gravaj asocioj.
“Hodiaŭ la mondo estas fragmentita politike, kaj tro ofte fiaskas trakti la kaŭzojn radike de konfliktoj. Ni devas ensalti kaj liveri helpon por savi vivojn. Temas pri vastigo de la fondocelo de Unuiĝintaj Nacioj (…) Savi estontajn generaciojn el la vipo de milito”, ĵus deklaris Martin Griffiths, diplomato kiu ĉe UN gvidas la agadon pri humanitara kaj urĝa helpo.