Intervjuo al Fettes pri la fiaskoj de lia mandato

HeKo 689 9-A, 9 sep 18

“La Ondo de Esperanto” tenajlas la prezidanton de Universala Esperanto-Asocio per “malamikaj” demandoj, en intervjuo ĵus aperinta en la septembra numero. La respondojn de d-ro Mark Fettes bonvolu legi en la gazeto mem, sed la demandoj mem formas interesan liston de akuzoj kontraŭ la nuna gvidantaro. Jen la plej rimarkindaj, redaktitaj de Paweł Fischer-Kotowski.

Lingva Komitato esploras demandon de Civila Servo

HeKo 689 1-C, 1 sep 18

La Lingva Komitato de Esperantio, konsistanta el dek unu esperantologoj kiuj havas la esperantan civitanecon, estas esploranta demandon formulitan de la Civila Esperanta Servo, kiu estas difinanta siajn rangojn kaj simbolojn.
La demando koncernas la terminon por indiki specifan rangon en la triŝtupa hierarkio de la civilservantoj. La respondo estas atendata ĝis 15 septembro 2018.

En Budapeŝto la 49a pri la 49a

HeKo 688 7-B, 29 aug 18

Specifa koincido de nombroj en Budapeŝto, 20 septembro 2018: la 49a literatura kafejo estos dediĉita al la 49a jarkolekto de la revuo “Literatura Foiro”.
Ĉi-foje la gastoj estos la legantaro mem: Anjo Amika kaj aliaj abonantoj dialogos pri la kvar numeroj de LF eldonitaj ĉi-jare. Eblos sekvi la debaton per skajpo, ekde 18h15.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.