Interlingvistikaj sesioj 2010 en pola universitato

HeKo 457 3-A, 11 okt 10

La du surlokaj unusemajnaj interlingvistikaj sesioj (septembre kaj februare) ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando), disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina ekzameno, kun prezento de finlaboraĵo, rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.

La pola finvenkismo sinkas en kvereloj

HeKo 456 3-A, 3 okt 10

Mi bedaŭras, ke internaj konfliktoj malhelpas la sukcesan kunlaboron por la antaŭenigo de Esperanto en Pollando. La lastatempan konflikton inter la Iniciata Grupo — Esperanto por EU (IGEEU) kaj la prezidantino de PEA, Halina Komar, ne sukcesis solviĝi eĉ dum la publika diskuto kadre de Arkones (gvidata de Zbigniew Galor).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.