Esperanta Civito kaj internacia juro

HeKo 394 2-C, 25 jun 09

Antaŭ kelkaj jaroj d-ino María Rafaela Urueña verkis artikolon pri la supra temo: ĝi aperis unuavice en la organo de Universala Esperanto-Asocio (n-ro 1140), kaj poste diversloke, ekzemple en la efemera portalo “Ĝangalo”. Al tiu artikolo la tiama Konsulo, mia amiko civitano Walter Zelazny, preferis ne respondi. Sed tio ne signifas ke ĝi ne estas respondinda.

Devigaj translokitoj en Afriko

HeKo 393 9-B, 24 jun 09

Dum du tagoj, 16-17 junio 2009, en Najrobo mi partoprenis kunvenon de Amani Forum pri internaj migradoj en la afrika regiono de Grandaj Lagoj (Angolo, Burundio, Centra Afrika Respubliko, Etiopio, Egipto, Kongolando-Brazaville, Respubliko Demokratia de Kongo-Kinshasa, Kenjo, Sudano, Tanzanio, Zambio).

Kultura renkonto en Razgrado

HeKo 393 3-B, 16 jun 09

La 19a Esperantista Krea Esperantista Renkontiĝo “Abritus-2009”, 12-14 junio 2009 en Razgrado, estis dediĉita al la 90-jariĝo de la revuo “Bulgara Esperantisto”. En la debato pri la stato kaj la perspektivoj de la presorgano de BEA partoprenis kvardeko da samlingvanoj el pli ol dek urboj de Bulgario.

Rezultoj de EKRA-2009

HeKo 393 1-B, 15 jun 09

Rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2009
organizita de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado (Bulgario)
sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”

Pri poezio:
Unuaj premioj al: Jaroslav Krolupper (Ĉeĥio) kaj Marie-France Conde Rey (Francio).

KCE dek jarojn en propra domo

HeKo 392 9-B, 14 jun 09

Antaŭ precize dek jaroj, 14 junio 1999, la reprezentantoj de Gastejo Edmond Privat, Claude Gacond kaj Maurice Favre, kaj la reprezentantoj de Kultura Centro Esperantista, David Buhlmann kaj Giorgio Silfer, subskribis ĉe notario la akton de vendo de la trietaĝa domo en strato Postiers 27, Ĉaŭdefono, de GEP al KCE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.