UNIFEM-alvoko subskribita de la Konsulo
Antaŭhieraŭ Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM, lanĉis alvokon por ke milionoj da personoj levu siajn voĉojn kontraŭ perforto al virinoj.
Antaŭhieraŭ Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM, lanĉis alvokon por ke milionoj da personoj levu siajn voĉojn kontraŭ perforto al virinoj.
Skribis lastatempe la interesa intelektulo Ken Miner el Usono:
La aprila numero de “Literatura Foiro” (jaro 39, numero 232) kiel organo de la Esperanto-Centro de PEN Internacia informas pri la kontribuo de la esperanto-verkistoj al la kampanjo de PEN mem favore al la esprimlibero en Popola Ĉinio.
Kun granda intereso mi legis la eseon de Luiz Carlos Franco, kiun mi sincere gratulas, precipe ĉar temas pri la unua ampleksa interveno el Brazilo pri la ideologia debato en Esperantio.
Survojas al la abonantoj la kvina numero de Heroldo de Esperanto, kies unua paĝo raportas pri la internacia konferenco de ALTE en Kembriĝo, kie nian lingvon reprezentis Kultura Centro Esperantista, kadre de la komisio ricevita de la Esperanta Civito per direktivo Muhlemann.
“Ĉar efektive ne ekzistas vera homo kun la nomo Giorgio Silfer, ne tute klaras, ĉu la konsulo de la Esperanta Civito kun tiu pseŭdonimo rajtus malpermesi al aliaj uzi la saman pseŭdonimon, aŭ deklari ties naskiĝtagon falsa.
Povilas Jegorovas estas realiganta miraklon: unuafoje kaj la estraro de UEA kaj la Civita Kapitulo (aŭ iliaj reprezente gravaj partoj) partoprenos en la sama kongreso!
En la agrabla sidejo de la Londona Esperanto-Klubo (kiu gastas ĉe la Irlanda Kulturcentro) prof. Giorgio Silfer prelegis antaŭ semajno pri Amikejo. Temas pri kurioza, sed simptoma epizodo en la historio de la esperanta popolo.
Esperanta PEN-Centro (la sola asocio de esperanto-verkistoj agnoskita ekster Esperantio) havos sian ordinaran Asembleon en Vilno la 28an de majo 2008, okaze de la Ĵurnalista Kongreso organizata de Litova Esperanto-Asocio.
La Biblioteko de Universitato IULM en Milano, kiu danke al la fonduso de Itala Interlingvistika Centro estas la pivoto de la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio (KIBS), kreskis lastatempe per la suba akiro, pri kiu raportas prof. d-ro Carlo Minnaja, membro de la scienca komitato de IIC:
La abonantoj de “Heroldo de Esperanto” ricevos dufoje la numeron 4:2008, kun la plena kalendaro de la kongresa sezono 2008. La represita numero estos sendita ĉi-semajne kune kun la numero 5:2008.