"Lingva demokratio" ne konas demokration
En dato 25 junio 2008 en la diskutlisto “Lingva demokratio” (al kiu aliĝas ankaŭ nia novaĵagentejo) s-ro Jukka Pietiläinen afiŝis la suban:
En dato 25 junio 2008 en la diskutlisto “Lingva demokratio” (al kiu aliĝas ankaŭ nia novaĵagentejo) s-ro Jukka Pietiläinen afiŝis la suban:
La duonjarcento de “Esperanta antologio” estas la akcento en la junia numero 233 de la revuo “Literatura Foiro”. Eseo de Carlo Minnaja rememorigas la jubileon, esplorante la evoluon de la projekto.
Humphrey Tonkin komentarias la respondon de c-ano Giorgio Silfer pri la UEA-jubileo, aperinta en “La Ondo de Esperanto”:
Kadre de la ĉi-jara Plurnivela Internacia Kursaro de KCE en Svislando, la grupo B havas sian fokuson super la preparo de libreto kiu inaŭguros la serion “Facilaj Legantoj” en nia lingvo. Temas pri romano adaptenda al la postuloj de la B1-nivelo: do reduktenda, konsensenda, klarigenda.
La lerneja jaro 2007-08 finiĝas en Togolando, kaj la 18a de julio estos la lasta tago. La 14an de julio jam kolektiĝas amaso da gelernantoj kaj gepatroj en Institut Zamenhof (proprieto de TIETo, aliĝinta al la Pakto) por peti lokon por la lerneja jaro 2008-09.
La Konsulo dissendis la tagordon de la Senata sesio okazonta en Bruselo post ok tagoj. Pluraj normoj estos submetataj al konfirmo, amendo aŭ aprobo.
Subtene al la disvastigo de esperanto en Meksiko, la Esperanta Civito stimulis sukcesan partnerecon inter du paktintaj establoj, por reeldoni en la nova mondo la faman lernolibron de Fernando de Diego por hispanlingvanoj.
Venis el Afriko la unusola voĉo en la Komitato de UEA kontraŭ la agadraporto kaj la financa raporto 2007. La togolanda komitatano, c-ano Koffi Gbeglo, en la hodiaŭa sesio de la Komitato detale kritikis la afrikan strategion de Universala Esperanto-Asocio, kaj fine malaprobis la raportojn de la Estraro.
La dua branĉo de la Civita Parlamento, nome la Forumo, kunvenos en Bruselo tuj post la Senato, 25-26 julio 08. Kvankam la sesio enfokusighos pri la honoro al Amikejo, kaj la tagordo enhavas neniun proponon de nova direktivo, la agendo de la asembleo de la paktintoj meritas atentan legon.
La Kapitulo publike respondos al du interpelacioj, anocitaj ĝustatempe por la ĉi-semajna parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Bruselo. Ili kompletigas la tagordon de la Senato, respektive de la Forumo.