oktobro 2009

La Kvinpetalo je turnopunkto?

HeKo 407 1-A, 18 okt 09

Eksterordinara asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanto de “La Kvinpetalo”, fine de oktobro en Bureso. La staĝejo iniciatita de LF-koop (kies simbolo speguliĝas en la nomo), de kelkaj jaroj sen ajna formala ligo kun la kooperativo, frontas malfacilan situacion, unue pro malmultiĝo de staĝanoj, due pro manko de homfortoj por sia funkciado.

Gratulon al Pierre Babin

HeKo 407 4-B, 20 okt 09

Okaze de sia ĵusa 90-jariĝo prof. Pierre Babin, unu el la plej popularaj esperantistoj en Francio, ricevis gratulan leteron de sia samlandanino sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado. Ankaŭ la redakcio de “Heroldo de Esperanto” intervjuis lin.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.