oktobro 2009

Lingvopolitiko en "Heroldo de Esperanto"

HeKo 408 1-B, 23 okt 09

En la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (2144, 12:2009) reflektoroj al lingvopolitiko, koincide kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, sed ne nur: el Strasburgo, Berlino, Stokholmo, Bratislavo kaj Budapeŝto venas pluraj gravaj novaĵoj — foje bonaj, foje ne. En la unua paĝo, pensiga ankaŭ la informo de prof. d-ro Humphrey Tonkin pri la stato de Esperantic Studies Foundation.

Esperantio kaj Esperantujo

HeKo 408 4-A, 27 okt 09

“Esperantio pensigas min pri la Esperanta Civito, kiu estas alio ol Esperantujo. Kaj sendepende de la Civito, mi perceptas Esperantion kiel konkretan regnon, kaj Esperantujon kiel ion spiritan, kiel iun Ĉielan Regnon (kiun ne regas iu ajn Cezaro). Simile la Patrujo ne nepre koincidas kun iuj ajn administraj limoj” asertas ruslingva akademiano.

Literatura Foiro 241 kun abunda legofruktaro

HeKo 408 5-B, 28 okt 09

La eventoj en Centra kaj Orienta Eŭropo antaŭ dek jaroj estas unu el la akcentoj en la oktobra numero 241 de “Literatura Foiro”: la organo de la Esperanta PEN-Centro aperigas la intervenojn de la slovena verkisto Tone Perŝak kaj lia norvega kolego Kjell Olof Jensen prezentitajn dum la PEN-konferenco en Bled, pri la ĉeftemo “La tempo de la libereco”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.