aprilo 2010

Kie la cikatroj sangas

HeKo 432 5-A, 10 apr 10

La hodiaŭa tragedio apud Smolensko, la urbo kie en 1896 naskiĝis la esperanto-teatro, lumigas la reflektorojn al Pollando. Laŭ okcidentaj amasmediaj komunikiloj en aviadila akcidento (ŝajne kaŭzita de la pola piloto mem) pereis la pola prezidento, duono de la pola registaro, aliaj eminentuloj kaj delegacio de la parencoj de oficiroj amase murditaj de sovetianoj en Katyn, 1940.

Kataluna junularo invitas

HeKo 432 6-B, 11 apr 10

Kataluna Esperanto-Junularo organizas sian 6an Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭ­ripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ­ 100 personoj el la tuta mondo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.