aprilo 2010

Multaj esperantistoj riskas esti spionataj

HeKo 433 9-A, 19 apr 10

Lastajn jarojn la centralizitaj servoj kiel Ipernity kaj Facebook, la misnomitaj sociaj retoj, multe populariĝis inter la esperanto-parolantoj. Hodiaŭ mi legis en esperantlingva blogo pri la potenco de Facebook por retigi kaj ligi homojn, sed kio plej interesis min estas la konstato de tiu blogisto pri kiel danĝera povas esti Facebook por la komuna kaj individua libereco.

Invito al razgrada jubileo

HeKo 434 1-B, 19 apr 10

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-Societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad plej afable invitas vin partopreni en la jubilea festo okaze de la 20-jariĝo de la Esperantista Krea Renkontiĝo ABRITUS, 4-6 junio 2010 en Razgrado, Bulgario, laŭ la suba programo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.