Germanoj volas secesii el EDE

HeKo 433 6-A, 17 apr 10

La nova mikropartio “Unu Mondo” pretas ensorbi la germanan filion de Eŭropo-Demokratio-Esperanto kaj secesii el la politika movado iniciatita de Christian Garino en 2003.

“La konkreta plano estas, ke EDE [germana] akceptos (se konsentos du trionoj de la ĉeestantaj membroj) novan statuton, per kiu ĝi fariĝos “Partio UNU MONDO”, klarigas Ulrich Matthias, gvidanto de la nova mikropartio. “Komence ĝi estos nur politika asocio (kun jura personeco), sed ĝia unua “propra” membrokunveno (verŝajne en 2011) transformu ĝin al “vera” partio (kvankam oficialan plenan agnoskon kiel partio oni povus verŝajne ricevi nur okaze de partopreno en balotoj por la Germana Federacia Parlamento).” La asembleo de la germana EDE okazos en Kaiserlautern, 22 majo 2010.

Ne estas konata la reago de Eugen Macko, kiu gvidis la germanan EDE okaze de la lastaj EU-elektoj (kun terure magra rezulto), kaj kiu iniciatis lastatempe la hungaran EDE. Por la kroniko: en la konflikto inter Hungaria Esperanto-Asocio kaj László Szilvási (denuncita de HEA pro malversacio kaj eskapinta la justicon pro malsufiĉo da pruvoj) s-ro Macko sin esprimis favore al s-ro Szilvási. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.