Invito al razgrada jubileo

HeKo 434 1-B, 19 apr 10

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-Societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad plej afable invitas vin partopreni en la jubilea festo okaze de la 20-jariĝo de la Esperantista Krea Renkontiĝo ABRITUS, 4-6 junio 2010 en Razgrado, Bulgario, laŭ la suba programo.

4 junio (vendrede)
18h00: Premiera prezento de la nova libro “Kargo sur kasko” de Ivaniĉka Maĝarova (en la Klubo de kulturagadantoj)
19h30: Amuza vespero kaj prezento de esperanto-filmoj (en kafejo “Esperanto”)
(La akcepto de la gastoj estos vendredon inter 10h00 kaj 17h00 horo en EDK)

5 junio (sabate)
09h00-14h00: Vizito de la nekropolo en Sveŝtari (sub la speciala protektado de Unesko) kaj pikniko surloke
16h00-18h00: Anonco de la rezultoj de la literatura konkurso “Abritus” – 2010. Malfermo de ekspozicio dediĉita al la 20-jariĝo de Internacia festo EKRA kaj la internacia literatura konkurso “Abritus” (sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”). Kafopaŭzo kaj komuna foto. Recitalo laŭ la premiitaj verkoj en la konkursoj dum la jaroj (en la biblioteko “Prof. B. Penev” – fako “Arto”)
19h30: Interkona vespero (en restoracio “Dies”)

6 junio (dimanĉe)
9h00: Ni konversacias kaj ridas trinkante teon kaj spektas filmojn (en kafejo “Esperanto”)
 
Por aliĝoj kaj informoj:
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (EDK)
str.“Sv. Kliment” 36 ap. 1
BG-7200 Razgrad
tel. +359 84 626478, portebla +359 896 384789



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.