junio 2010

La sepa "Heroldo" en 2010

HeKo 440 2-B, 3 jun 10

La unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” 2156 (7:2010) estas dediĉita al la generaciaj ŝanĝoj en la unua ondo de la kongresa sezono: okazinta en la esperanto-fervojistaro, ne okazanta en UEA. Pri Eŭropo kaj la mondo sin demandas Leen Deij kaj eŭropistoj. Intertempe forpasis kataluna pioniro kaj agonias Pola Radio en esperanto.

Kvalita etikedo por KCE

HeKo 440 4-B, 4 jun 10

Pli ol cent institucioj estis kunvokitaj, trideko trapasis la trejnadon per propra reprezentanto, nur dek unu estis selektitaj, kaj fine restis nur sep akceptitaj de la plej supra turisma instanco en Svislando, por projekto de “kvalita etikedo” en la Neŭŝatela kantono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.