decembro 2010

Kompleta la 41a kolekto de "Literatura Foiro"

HeKo 465 6-B, 26 dec 10

Ne nur per la lumoj de la kristnaska arbo, decembro brilas ankaŭ per “Literatura Foiro”. La numero 248 fermis la 41an jarkolekton de la plej longe senĉese aperanta kultura revuo en nia lingvo. En la jaro 2010 la plenkoloraj kovriloj prezentis pentraĵojn de legantaj virinoj; en la decembra numero la bildo (pentrita en 1882) estas el la peniko de Michael Anker (1849-1927).

"Heroldo" plenumis la 86an kolekton

HeKo 465 7-B, 27 dec 10

Per la publikigo de la 15a kaj 16a numeroj (2164 kaj 2165) praktike plenumiĝis la 86a jarkolekto de “Heroldo de Esperanto”. Mankas nur la ekstra 17a numero, tute dediĉita al Afriko, redaktota post la januaraj vojaĝoj de du redakcianoj al afrikaj landoj (Benino, Burundio, Ganao, Togolando). El tiuj 86 kolektoj, Teo Jung produktis 37, ges-roj Fighiera-Sikorska produktis 35, LF-koop eldonis 14.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.