majo 2015

"Historio de la esperanta literaturo" enpaĝigata

HeKo 574 1-B, 2 maj 15

Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas informi ke “Historio de la esperanta literaturo”, kies aŭtoroj estas ĝiaj kooperantoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, estas finverkita kaj enpaĝigata. Zorge de kooperantino Perla Martinelli pretiĝas la kovropaĝo, dum d-ino Laura Paccagnella teknike helpas por la enhavo. La livero al la presmaŝino okazos en ĉi tiu monato.

Protesto (s)en fantazio ĉe la venecia bienalo 2015

HeKo 574 4-B, 10 maj 15

Umberto Mariani, kies “drapiritaj literoj” ornamis la kovrilojn de Literatura Foiro en 2013, informis pri la ĉeesto de pavilono pri paco en la ĉi-jara venecia bienalo de moderna arto. La pavilonon, asignitan al Kostariko, senarmea centramerika lando, projektis Mariani mem. Tio stimulis min viziti la bienalon, kie fakte la pavilono ne ekzistas, ĉar Kostariko retiriĝis.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.