decembro 2019

Rekordo de fiaskintoj en Hungario

HeKo 723 7-A, 13 dec 19

Laŭ la oficiala statistiko, en Hungario esperanto restas la tria lingvo laŭ nombro da ŝtate ekzamenitoj en 2019: 1.501 ĝis nun, post la 80.940 de la angla kaj la 18.945 de la germana, sed antaŭ la 1.412 de la cigana, la 1.299 de la franca, la 1.121 de la hispana, la 898 de la itala kaj la 451 de la rusa.

Virino prezidos la Lingvan Komitaton

HeKo 724 4-C, 21 dec 19

Unua akto de la nova Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe: li delegas la prezidon de la Lingva Komitato al ĝia dojeno, d-ino Perla Martinelli. La delego estas subskribita de ambaŭ Konsuloj (eliranta kaj eniranta) kaj validos ekde 21 marto 2020, nome la tagon post la inaŭgura sesio de la Civita Parlamento.

Rezultoj de la skrutinio en Eŭropo

HeKo 724 5-C, 22 dec 19

Iberia balotejo / en Malago

Elektantoj enskribitaj en la Civitana Registro: 29.
Voĉoj entute: 16, el kiuj 14 validaj (sed 4 sindetenaj), 2 nevalidaj.
Voĉoj laŭ la listoj: Verda 9, Blanka 1.

Voĉoj laŭ la Verdaj kandidatoj:

Silfer 8, Herrero 7, Karibe 6, Conde Rey 5, Bellotti 3, Blanco 3, Kirova 1, Pita 1.

Pozitive kaj negative en 2019

HeKo 724 6-A, 23 dec 19

La redakcio de “La Ondo de Esperanto” fermas sian lastan numeron per intervjuo pri la pozitivaj kaj negativaj eventoj en 2019, rilate al Esperantio. Jen la respondo de c-ano Giorgio Silfer, verkisto, Konsulo de la Esperanta Civito dum 2018-19.

La tri plej pozitivaj atingoj:

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.