Eksa spiono ĉefredaktos nordan retgazeton
HeKo 724 8-A, 25 dec 19
Dungito de la sveda ministerio pri eksteraj rilatoj, forpelita de la Rusa Federacio sub la akuzo de spionado, reprenos la ĉefredaktadon de la skandalisma retgazeto “Libera Folio” ekde la venonta jaro. Krom “persona non grata” en Rusio, ekde 2005 s-ro Kalle Kniivilä estas tia ankaŭ ĉe Feminisma Esperanta Movado, kaj same ekde 2006 ĉe la Esperanta Civito.