septembro 2025

Eldona Societo Esperanto ĉesis en Svedio

HeKo 888 8-A, 20 sep 25

Daŭris pli ol jarcenton Eldona Societo Esperanto (ESE), sveda kooperativo fondita en 1918 kaj produktinta multajn lernolibrojn en miloj da ekzempleroj (eĉ dudek mil por unu titolo!). Dum la lastaj jaroj tamen mankis laborfortoj, kaj antaŭ ne longe ĝi malfondiĝis: ĝia bonhavo transiris al fonduso (ne fondumo), administrata de Sveda Esperanto-Federacio.

Hodiaŭ la jarkonferenco de la Naturamika Internacio

HeKo 889 3-B, 27 sep 25

Disvolviĝas hodiaŭ en Timisoara (Rumanio) la 11a jarkonferenco de Naturfreunde Internationale, kiun partoprenas ankaŭ Esperanta Naturamikaro, bazita en Hispanio, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer: la konferenco, bone organizita de la rumana sekcio, koincidas kun la cent-trideka datreveno de la naturamika movado kaj la sepdek-kvina de NFI.

Finfine vendita la domo kun postdomo

HeKo 889 4-A, 28 sep 25

Se estus la unua tago de aprilo (aŭ la dudekoka de decembro en Hispanio), en bulvarda retgazeto eble vi legus ke Pro Esperanto aĉetis la domon en Roterdamo, Nieuwe Binnenweg 176… Sed en malŝerca tago la informo estas alia: la Universala fine vendis tiun nemoveblaĵon al neesperantisto(j), kontraŭ sumo ege pli malalta ol la esperitaj en 2021 (1.800.000) kaj en 2022 (1.490.000), nome n

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.