Hodiaŭ la jarkonferenco de la Naturamika Internacio

HeKo 889 3-B, 27 sep 25

Disvolviĝas hodiaŭ en Timisoara (Rumanio) la 11a jarkonferenco de Naturfreunde Internationale, kiun partoprenas ankaŭ Esperanta Naturamikaro, bazita en Hispanio, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer: la konferenco, bone organizita de la rumana sekcio, koincidas kun la cent-trideka datreveno de la naturamika movado kaj la sepdek-kvina de NFI.

En la fokuso estas la aktiveco por la klimato, kiu forte progresis en okcidenta Afriko, danke al la sekcioj en Senegalio kaj Malio. Gravas ankaŭ tiurilate la projektoj de la naturamika junularo, kadre de eŭropaj institucioj. En suda Eŭropo estas rimarkindaj la kampanjoj kontraŭ la redukto de la vasta Adamelo-parko en Italio kaj kontraŭ la anstataŭigo de la loka makiso per importita eŭkaliptaro en Portugalio.

Admiron vekis la raporto de la delegito de Esperanta Naturamikaro pri la ĉefaj aktivecoj de ENa lastatempe: Andaluza Esperanto-Rendevuo kun urba padismo en Malago, NaturAmika KulturSemajno kun ekskursoj en Katalunio, dua naturamika domo en Svedio ekde 2027. 

Eble pro tiu fokuso al naturo, kie la homo rolas kiel la plej polua kaj perturba elemento, neniu proponis rezolucion pri la interslava aŭ interŝemida militoj.

— ENa-delegito

Komentoj

Herman D.

29a Sep 2025 Lun - 14h13

Mi aldonus la informojn pri la ebla uzo de interpretistoj kaj ĝiaj kostoj por unuopaj sekcioj kiuj uzus tiujn servojn (el via raporto):
La partopreno postulas la scipovon de almenaŭ unu el la tri laborlingvoj: angla, franca, germana. Rapida sondado de la estraro pri la redukto al nur unu, por ŝpari la kostojn de samtempa interpretado montris ke oni preferas la plurlingvecon, eventuale kun partopreno en la pago fare de la koncernataj sekcioj. La franca estas necesa por ne izoli la afrikanojn, kiuj estas ĉiuj franclingvaj.  

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.