PEN-packomitato kondamnas Usonon pro Venezuelo
La prezidanto de la Packomitato de PEN Internacia, Germán Rojas, en ĵusa deklaro memorigas pri la intelektuloj enprizonigitaj de la diktatura reĝimo de prezidento Nicolás Maduro; samtempe li kondamnas la militan operacon ordonitan de la usona prezidento Donald Trump, ĉar kontraŭa al la principoj de internacia juro.