20an fojon Literatura Konkurso EKRA

HeKo 420 3-B, 23 jan 10

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado (Bulgario), invitas al partopreno en la Dudeka Internacia Literatura Konkurso pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto “EKRA-2010”, je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en periodaĵoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interreto.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizanto (Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta fermita koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos la 30an de majo 2010. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en la revuo “Literatura Foiro” kaj en la bulteno “Esperantista Tribuno”. La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo “Abritus-2010” (tradicie organizata kunlabore kun la revuo “Literatura Foiro”) en Razgrado, 4-6 junio 2010.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.