La hodiaŭa Tago de la Pakto trovas ĉi-jare unuafoje aplikata la direktivon Barikumutima, laŭ kiu aliĝo al la Pakto fariĝis iom pli malfacila, interalie pro la devigo liveri la lastajn bilancon kaj spezkalkulon de la petanta establo (art. 3.2.5).
Efektive, el tri establoj kiuj interesiĝas ĉi-jare pri aliĝo al la Pakto nur unu (Estonaj Amikoj de Esperanto) estas jam tute konforma al la direktivo kaj preta por la aprobo de la Forumo.
La severeco en la paktaniĝo estas rekta sekvo de la kresko de la Esperanta Civito, kies kapitalo jam estas tro granda por akcepti sen kontrolo la novajn establojn. Samtempe kaj paralele la Konsulino iniciatis enketon pri la paktintoj en malfacilecoj (kvar, el kiuj tri ekster Eŭropo).
Malgraŭ tio, la Esperanta Civito daŭre kreskas, per kolektivoj kaj individuoj. Rilate la duajn estas rimarkinda ia selekta kriterio, kiu alportas aktivajn kadrojn pli ol pasivajn civitanojn.