Adresoj de FAR kaj de la legacio en Budapeŝto

HeKo 622 8-C, 19 nov 16

La adreso de la fondumo Fajszi Amika Rondo, establo aliĝinta al la Pakto, estas kaj restas en Üllöi út 101.III.2, HU-1091 Budapest (distrikto Ferencváros), kun la sama retadreso: budapest ĉe esperantio.net

La nova adreso de la orienta legacio de la Esperanta Civito estas en Thököly út 58-60, HU-1146 Budapest (distrikto Zugló), kun la sama retadreso: hu_legacio ĉe esperantio.net

Kvankam la establo FAR situas proksime al Lingvostudio (privata entrepreno de s-ro László Szilvási) kaj la legacio situas tute proksime al Hungaria Esperanto-Asocio (landa branĉo de UEA), nek Fajszi Amika Rondo nek la Esperanta Civito havas specifan rilaton kun tiuj subjektoj: la topografia proksimeco fontas el pura hazardo. Tamen individuaj FAR-anoj membras en HEA; simile okazas ke gecivitanoj membras kaj en FAR kaj en la legacia stabo.

La legacia sidejo estas finaranĝata: la oficiala inaŭguro estas fiksita por la 19a de januaro 2017. La prezidanto de FAR estas kaj restas c-ano d-ro György Nanovfszky; pro malsano lin anstataŭas la vicprezidanto, c-ino Anna Bartek, ĝis nova decido de la Fonduma Konsilio. La legacia asistanto estas nomumota de la Kapitulo.

(HeKo 622 8-C, 19 nov 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.