AEU kongresas en Jaén

HeKo 459 2-B, 29 okt 10

Ĉi-semajnfine Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havas sian jaran kongreson en Ĥaeno/Jaén, la 15an el la ĝisnunaj.

Post la malferma parolo de la prezidanto, c-ano Ángel Arquillos, kaj la inaŭguraj salutoj, la sabata tago enhavas prezenton pri la projekto “Esperanto-Domo andaluza” fare de la sekretario, c-ano Julio Herrero, du prelegojn de eksterlandanoj loĝantaj en Hispanio (Wolfgang Gunther kaj Maciej Askot), kaj la spektadon de kelkaj filmoj, interalie el vidbendoj produktitaj de LF-koop: “Angoroj” kaj fragmento el “Espere despere” (la satira dramo “Budapesta ekzameno” de Sándor Szathmári).

La dimanĉa programo inkluzivas plurajn interesajn prelegojn de andaluzaj esperantologoj, interalie pri tradukado de poezio (Ángel Arquillos), la mistera Ĥaeno (J. M. Rodriguez), interkultura eduko (A. F. Jiménez), travivaĵoj kun esperanto (c-anoj Andrés Martín kaj Luis José Sanchez), produktado de olivoleo (c-ano Jordi Lietor). Posttagmeze okazos la ĝenerala kunveno de AEU.

La asembleo de AEU devus laŭleĝe okazi antaŭ la fino de marto, sed laŭ propono de estrarano el Kordovo la estraro kunvokis ĝin koincide kun la kongreso, tiel ke kiel eble plej granda membraro partoprenu en la decido subteni la estontan Esperanto-Domon. Fakte la projekto, finance subtenata de Fondumo Pro Esperanto, havas sencon nur se la paktinta establo partoprenas en ĝia realigo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.