AfrES: 43 kandidatoj, 27 akceptitaj

HeKo 319 1-C, 23 dec 06

Kvardek tri kandidatoj el sep landoj trapasis la selektadon por partopreni en la perkoresponda kurso prepare al la dua Afrika Esperantologia Semajno (Buĵumburo, 28 decembro 2007 – 3 januaro 2008). Dudek sep estis akceptitaj, surbaze de la lingva nivelo (almenaŭ B-grado), de la ĝenerala klereco (almenaŭ abiturienteco) kaj de aliaj elementoj. Havi la Esperantan civitanecon povis helpi, sed tute ne ekskludis aliajn.

La akceptitaj kandidatoj venas el Benino, Niĝerio, Kongolando, Ruando, Burundio. Unu el ili estas virino (nur du kandidatis), el Burundio. La aĝo de la kursontoj varias inter 23 kaj 34 jaroj. Tra la prepara kurso restos la (proksimume) dek kvin plej diligentaj.

Meznombre estos unu leciono en dekado. La kursgvidanto (c-ano Giorgio Silfer) dediĉos individue al la kursanoj po duona horo, do sume laboros por la afrika Esperantio tutan labortagon semajne, almenaŭ en la komenco.

AfrES okazas sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, kunlabore inter KCE (Svislando) kaj SIPU (Burundio). Surloka referenculo: c-ano Mushosi Birindwa.

Financa subteno por AfrES estas bonvena. Sufiĉas kontakti la redakcion de HeKo, por ekscii kiel fari.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.