Afrika deklaracio jam plurlingve

HeKo 303 2-B, 15 jun 06

La Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo estas jam disponebla en tri lingvoj: krom la esperanta originalo, ankaŭ en la franca kaj la angla, danke al c-ano Attaglo, pedagogia direktoro de Institut Zamenhof, kiun posedas TIETo, paktinta establo.

Je la 14a de aprilo 2006 la Deklaracion subskribis jam 75 individuoj kaj ok kolektivoj en dek sep afrikaj landoj. Ĝi estas la unua grava ideologia dokumento produktita de la afrika Esperantio.

Raŭmistoj laŭdas ĝin, sed ankaŭ neraŭmistoj intelekte honestaj, kiel Claude Piron, kiu skribis al c-ano Gbeglo Koffi: “Mi ĵus legis la Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo. Gratulon! Mi trovis aparte rimarkinda la punkton 2 pri la originalaj valoroj de la E-kulturo. Esperanto ŝuldas al la afrikaj samideanoj profundan dankon pro tiu kelkfraza resumo de ĝiaj kulturaj valoroj. Nenie mi legis ion tiel koncizan kaj trafan pri tiu aspekto de Esperanto. Dankon do, kaj re-gratulon!”


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.