Afrika numero 2009 de "Heroldo"

HeKo 420 7-B, 27 jan 10

La trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo “Heroldo de Esperanto” estas la sola esperantlingva internacia periodaĵo kiu dediĉas ĉiujare tutan numeron al Afriko, kutime la lastan (17an). Laŭ la redakcio, “Afriko meritas tutan numeron pro la multaj novaĵoj kiuj karakterizas la tie kreskantan esperanto-komunumon”.

Fakte la plej gravaj eventoj por la afrika Esperantio ĵus okazis ĉe la jarŝanĝo: la 17a Togolanda Kongreso kaj la vizito de la Vickonsulo en Burundio. Evidente HdE dediĉas al tiuj du eventoj preskaŭ la tutan unuan paĝon. Aldone, pliaj detaloj pri la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto.

La du internajn paĝojn okupas precipe la longa kaj detalriĉa retrospektivo de c-ano Koffi Gbeglo pri la Afrika Oficejo, kun la diversaj vidpunktoj. Tie aperas ankaŭ la salutmesaĝoj de Prince Henry Oguinye, de Giorgio Silfer kaj de Osmo Buller al la 17a TEK.

La kvara paĝo enhavas artikolojn pri Niĝerio, Kongolando, Kenjo kaj pri la evoluo de la lingvotestado en Togolando, kadre de la mandato de KCE al TIETo.

La numero estas unika rimedo por ĝisdatigi siajn informojn pri la afrika Esperantio. Al ĝia redaktado kontribuis gec-anoj Adjévi Adjé, Mushoshi Birindwa, Marie-France Conde Rey, Leen Deij, Koffi Gbeglo, Duilio Magnani, Jean Bosco Malanda, Perla Martinelli, Prince H. Oguinye, Dieter Rooke, Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.