Afrika redaktoro por la gazetoj de LF-koop

HeKo 656 6-B, 5 sep 17

Sekve de publika anonco, diversaj afrikanoj kandidatiĝis por la posteno de afrika kunlaboranto ĉe la periodaĵoj de LF-koop. Du estis specife interesaj, kaj inter ili la elekto favoris c-anon Mushosi Birindwa el Buĵumburo.

Mushosi Birindwa havas C1-diplomon laŭ LTSEC kaj formiĝis en du Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj. En 2016 li kandidatis al la Civita Senato kaj estis elektita per la Blanka Listo. Li ne estas mem verkisto, almenaŭ ĝis nun; sed lia tasko estas kunlabori kun la ĉefredaktoroj (unuavice de “Literatura Foiro”) por spuri talentajn intelektulojn en la afrika Esperantio.

La posteno ekfunkcios en 2018, post kelkmonata mentorado perkoresponde kaj mallonga trejniĝo en Buĵumburo, la venontan decembron.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.