Afrikanoj volas kondiĉi la TEJO-estraron

HeKo 614 8-A, 17 sep 16

La landa sekcio de TEJO en Togolando formale dementas la inviton de la Internacia Junulara Kongreso. Tio estas la rezulto de la hodiaŭa kunveno de JOTE, integra parto de la Komitato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto. Tamen invito povus ekzisti, se la estraro de TEJO subordiĝus al la kondiĉoj de la afrikanoj.

Jen la oficiala komuniko de JOTE/UTE:

Post varmegaj diskutoj, la komitato finfine konkludis la jenon.

- Ne JOTE invitis la IJK al Togolando, ĉar se JOTE, ĝi estus preninta la decidon dum komitatkunsido.

- Tamen la komitatkunsido de la 17-a de septembro 2016 akceptis la organizadon de la IJK en Togolando kun jenaj kondiĉoj: a) havu detalan projekton de TEJO pri Afriko en 2017; b) JOTE kunlabore kun UTE zorgos pri la tuta organizado de la kongreso (IJK).

Notindas, ke JOTE estas integra junulara laborgrupo de Unuiĝo Togolanda por Esperanto por porti Esperanton ĉien en Togolando.

Por bonege gvidi la tutan organizadon, la komitatanoj starigis komisionon pri organizado de IJK en Togolando. Ĝi konsistas el Adjévi Adjé, Didier Agbolo, Ezéchiel Kedegadzi, Koffitché Koufionou kaj Koffi Doumegnon. Tiu ĉi komisiono rapide kontaktos la estraron de TEJO por havi respondojn al la decido de la komitato de UTE, kaj komenci la preparlaborojn por ke IJK en Togolando estu pli ol sukceso.

Praktike, la komisiono inkludas la tri civitanojn kiuj subskribis inviton (ne nome de JOTE) por IJK, apudigante al ili la du gvidantojn de UTE (kiuj ankaŭ havas la esperantan civitanecon).

Komentoj

Vickonsulo Chamberline Nguefack

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 22h06

Nome de la Kapitulo de la Esperanta Civito mi ĝojas pro la kunvoko de IJK al Afriko kaj mi esperas ke JOTE/UTE kaj TEJO bone kunlaboros.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.